Pri Flathub: la Programvendejo por Linux
Ĉu vi estas uzanto serĉanta programojn, ĉu programisto volanta atingi pli da uzantoj, Flathub estas la plej bona ejo por programoj sur Linux.
Uzantoj
Ĉiom da programoj vi deziras — De famaj markoj konataj de vi ĝis freŝaj sendependaj programistoj, Flathub havas milojn da programoj por plenumi viajn bezonojn.
Klara sekureco — klare vidu, ĉu programo konfirmite devenas de ĝia aŭtoro; tiujn permesojn, kiujn ĝi postulas; kaj ĉu ĝi estas malfermitkoda kaj reviziebla
Zorge elektita — Malkovru interesajn, kvalitajn programojn tra Flathub zorge elektitajn de ni el la plej bonaj el la ofertaĵoj
Programoj kie ajn vi estas — Ĉu vi uzas Steam Deck, ĉu potencan Linux-komputilon, ĉu Raspberry Pi, ĉu la maloftan Linux-telefonon, Flathub havas programojn por vi
Programistoj
Atingi milionojn da uzantoj — Flathub estas antaŭinstalita sur multaj Linux-distribuaĵoj, estas facile instalebla sur la aliaj, kaj havas pli ol milionon da aktivaj uzantoj
transparent
Klaraj dokumentaro & konsiloj — Vasta dokumentaro, miloj de publikaj programaj manifestaj dosieroj kaj granda komunumo signifas, ke vi ĉiam estos helpata
Integriĝo en indiĝenan programvendejon — Forgesu retajn elŝutojn; Flathub liveras programojn kaj aŭtomatajn ĝisdatigojn al uzantoj ĉe iliaj indiĝenaj programvendejaj klientoj laŭatende
Kontakti
Gazetaro
Plaĉas al ni respondi demandojn de, kaj aranĝi intervjuojn kun, ĵurnalistoj kaj teknikaj verkistoj
Raporti problemojn
Ni prenas serioze sekurecajn problemojn
Programistoj & uzantoj
Konektu kun la administrantoj kaj aliaj komunumanoj por demandi kaj disdoni viajn sciojn
Dankoj
Flathub ne eblus sen la malavara subteno de la jenaj organizaĵoj kaj homoj.